¡Hola, gente! Mi estas de Hispanio kaj mi profesie instruas la hispanan al fremdlingvanoj (krom aliaj okupoj rilate la hispanan lingvon: korektado, provlegado, ktp).
Mi estas tre strikta dum miaj lecionoj pri la jeno: se la lernanto troviĝas en baza nivelo, tiu rajtas alparoli min en la angla, sed mi ĉiam respondos en la hispana. La celo estas, ke miaj lernantoj neniam aŭdu min uzi la anglan, tiel ke ili rilatigus min nur kun la hispana. Tio helpas malkuraĝigi ilin uzi la anglan kiel pontolingvon kaj instigas ilin provi uzi la hispanan, eĉ kiam komence de la leciono ili ne sentiĝis sufiĉe memcertaj pri tio.
Tamen, tio efikas nur dum vizaĝ-al-vizaĝaj lecionoj, tiel ke mi povas montri kion mi celas per gestoj, mienoj kaj eĉ fizikaj objektoj.
Mi ricevis demandon pri la hispana en Esperanto kaj mi ekpensis... nu, kial ne? Kiam mi povas studi novan lingvon nur per lernolibroj, mi ja preferas legi klarigojn en mia denaska. Kial ne uzi Esperanton por instrui la hispanan?
Do jen konto por diskonigado de la hispana lingvo pere de Esperanto. Mi esperas, ke ni povos plaĉe kunlabori por atingi vian celon: pli bone koni la hispanan.